Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Se parolus Dio...

Se parolus Dio al mi jene:
"Mi permesas nun al vi, filet',
tiel morti, kiel al vi plaĉas",
jen do, kio estus mia pet':

Temp' aŭtuna estu, bela, milda,
sur la flavaj branĉoj suna bril',
birdo postrestinta el printempo
kantu branĉe per adiaŭtril'.

Kiel al natur' aŭtuna venas
senrimarka mort', sen agoni',
tiel al mi. Mi rimarku ĝin nur,
kiam ĝi sidiĝas apud mi.

Kaj nun, kiel birdo sur la branĉo,
mi ekkantu per la lasta kant',
kun ravanta voĉo, penetranta
ĝis korfundoj, ĝis ĉiela land'.

Kaj se mia sorĉa kant' finiĝis,
miajn lipojn fermu en la sven'
via kiso, blondulino bela,
vi plej glora tera fenomen'.

Sed se tion Dio ne permesus,
do — printempo estus la dezir',
la printempo de batal' kun rozoj,
kun sangrozoj bruste de la vir'.

Ekzaltante sonu najtingalo
de milito, la bataltrumpet'.
Mi ĉeestu kaj el mia koro
ankaŭ kresku morta sangfloret'.

Kaj se tiam el la sel' mi falos,
miajn lipojn fermu en la sven'
via kiso, ho Libero bela,
vi plej glora ĉielfenomen'.